家兎腎靜脈血流障碍ニ因ル腎出血ニ就テ
スポンサーリンク
概要
- 論文の詳細を見る
Studinte la genezon de t. n. "idiopatia rena elsangado", mi divenis ke la elsangado okazas geneze de loka sangstagno. Starante tiun vidopunkton mi faris eksperimente histologian studon pri stagneca elsangado kiu estis okazigita de renvejna ligo ce kunikloj, kaj akiris jenan rezultaton. 1. Kompleta malhelpo de renvejna cirkulado kauzas ce la reno facile kaj rapi-de stagnecan kapilaran elsangadon. Parto, kie aperas plej evidente la stagno kaj elsangado en la frua periodo estas kapilaroj kiuj trovigas sub renpapila epitelo, sub epitelo de papila kuniga kanalo, sub epitelo de renkaliko kaj renpelvo, en rensinusa grashisto, en cirkauvejna kuniga histo k. c. Edemo kaj nekrozo de histo pro stagno, disrompigo de histo pro elsangado ekmontrigas en substsnco medola precipe ce papilo, iom post iom ili atingas al substanco kortikala kaj fine la tuta reno nekrozigas. Elsangado antauiras generale histedemon, kaj gi cesas kun halto de sangocirkulado. 2. Ce malkompleta malhelpo de renvejna cirkulado, la elsangado kaj nekrozo estas limigifaj unuloke, ciuokaze tio trovigas ce renpapilo; en la vejno formigas tavoliginta au histiginta trcmbuso. Estas evidentaj kalkigo (kalcifikacio) de urinkanaleta epitelo kaj kapilaro, kreskado de interstica kuniga histo, dikigo de Bowmana kapsulo, renkapsulo k. c. Stagno estas altgrada ce la limo inter nekroziginta parto kaj normala parto, ekaperas akcesora cirkulado, ce renkapsulo precipe renporda parto. 3. Ce unubranca cirkula malhelpo de renvejno, stagno kaj elsangado okazas limigite nur ce la regiono zorgita de tin branco. Historcmpigo kaj nekrozo ne estas altgardaj. Konklude, reno estas organo en kiu facile kaj rapide stagnas kaj elsangas pro malhelpo de vejna cirkulado, cefa elsangado estas subepitela kapilara, fron-tanta kontrau papila kuniga kanalo, renkaliko kaj renpelvo, eritrocitoj facile enfluas en la kanalon kaj kavon (Lumen); tiaj trovajoj koincidas kun histologiaj trovajoj ce idiopatia rena elsangado.
- 社団法人日本泌尿器科学会の論文