湿原の形成過程について
スポンサーリンク
概要
- 論文の詳細を見る
Proskau neniu priskribis gis nun pri la temo, kiamaniere la torfokampoj naskigis en Jopanujo. Por klarigi la problemon mi longan tempon esploris ilin en Meza Japanujo, kaj akiris jenajn rezultatojn, Lau la procezo de ilia formigo mi dividas la torfokampojn en (A) tiu j formitajn sur malkrutaj deklivoj, kaj (B) tiujn formitajn, an en lagetoj au sur malsekaj malprofundaj kavetoj. La (A) enhavas du tipojn: (1) La torfokampo Kakumanbuchi en Akagi formigis sur bone irigaciita, malkruta deklivo kaj (2) la torfokampo Naeba-yama surstuparece malkruta deklivo. Ce tiaj torfokampoj la plantunuigo transformigis unue at montoherbejo kaj poste al arbaro, kiam la akvo fluanta sur la lokoj malmultigis. La (B) enhaves kvar tipojn: (3) en la torfokampo Nozoriike la torfo unue ekamasigis ce la bordo de la lago disvastigis centrodirekten, kaj malgrandigis iom post iom la akvosurfacon, gis restas nun 2 lagetoj en formo de okulvitroj. (4) La torfokampo Suga-daira estas malalta torfokampo (Nieder Moor), kiu estas formita sur malseka restajo sur la fundo de la lago jam malaperinta. (5) La torfokampo Oomine-numa : la torfo unue ekamssigis en la centro de la lago, kaj ankorau ne atingas ec nun gian bordon. Tia maniero estas tute diferenta de la normala. (6) La torfokampo Yashimagahara : sur du malsekaj malprofundaj kavetoj kusantaj nun apud la alia naskigis du malaltaj torfokampoj, kiuj kunigis unu kun la alia dum Tonga tempodauro, kaj fine farigis alta torfokampo (Hoch Moor), kiel oni vidas gin hodiau.
- 1961-07-25